Vsevolod Ivanov
Vsevolod Ivanov | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | L. Ivn |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1899 en Odeso |
Morto | 23-an de novembro 1937 (37-jaraĝa) |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | Esperanto • ukraina • rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1916–) esperantisto |
Vsevolod Pavloviĉ IVANOV - estas konata sovetia esperantisto. Naskiĝis en 1900 en Odeso kaj mortis dum stalinaj reprezalioj la 24an de novembro 1937. Verkis en Esperanto kaj havis plumnomon L.Ivn.
Profesie li estis instruisto pri historio en mezlernejo. Li esperantistiĝis en 1916. Li kunlaboris al SAT-organoj per poemoj, kaj estis intima amiko de Miĥalski, kiu dediĉis al li plurajn poemojn. Poste li ankaŭ estis aktiva en IAREV.
Mikaelo Bronŝtejn, post rigardo al verkoj pri esperanta literaturo, nome tiuj de Josip Pleadin, Geoffrey Sutton, kaj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, detektas mankojn en la epoko de intermilita Sovetunio, komprenebla pro malfacilo de aliro al arkivoj tiuepokaj. Por iom plenigi la truon, li sekvas la historiojn de du gravaj esperantistoj, nome la belorusa Dimitri Sneĵko (kiu post kelkaj jaroj de aresto, liberiĝis, sed ŝajne forlasis Esperanton) kaj Vsevolod Ivanov (kiu estis mortpafita, sed kies verko restis kaj tute ne estis kontraŭsoveta, kiel oni asertis).[1]
Li estis arestita en la 1-a de aŭgusto 1937 kaj mortpafita la 23-an de novembro 1937[2].
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Ruĝo kaj Blanko, novelaro, SAT, 1926
Rete legeblaj poemoj
[redakti | redakti fonton]- Laboristino Arkivigite je 2021-12-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Mikaelo Bronŝtejn: Sortoj frakasitaj. Beletra Almanako (27), oktobro 2016. pp. 113-126.
- ↑ Иванов Всеволод Павлович (1900)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bronŝtejn, Mikaelo. [2017] “"...pri iu Mark Twain, kies bonhumoro estas fariĝinta vipanta satiro"”, Sortoj frakasitaj (esperante). Moskvo: Impeto. ISBN 978-5-7161-0299-6.